La Brea

Malferma gudrobaseno ĉe La Brea
Hydrophilus sp.

La Brea (hispana "la gudro") ankaŭ La Brea Tar Pit estas gudrokavo en Hancock Park en Los Angeles. La loko estas konata ĉefe pro la trovo de multaj fosilioj el la lasta glacia epoko, inter ili mamuloj, sed ankaŭ insektoj, plantoj kaj ties polenoj.

La gudro de tiu kavo devenas el subtera naftotrovejo en baseno de Los Angeles. La gudrotrovejo estis uzata en tempo de la unuaj setlantoj por produkto de asfalto. Oni rigardis, taksis la trovitajn fosiliojn false kiel ostojn de bovoj.

La asfaltan marĉon malkovris ekspedicio de Gaspar de Portolá en 1769.

Oni trovis tie ostojn de mamutoj, glavdentaj tigroj kaj kavernaj ursoj. Oni trovis entute ĝis nun ĉirkaŭ 100.000 kilogramojn da fosilioj, 1,5 milionojn da ostoj kaj 2,5 milionojn da restaĵoj el la gudrokavo. Oni adtas la trovitaĵojn aĝaj de 40.000 ĝis 10.000 jaroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search